|
La 3-a orientazia pintkunveno |
La 8-an de aprilo Hu Zhengyue, asistanto de la ministro
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco, Pekino,
ke Ĉinio alte taksas la serion da baldaŭ okazontaj kunvenoj de gvidantoj
de orientaziaj landoj, kaj tenas tri atendojn al ĝi, t.e. Ĉinio
esperas, ke
Unue, la ĉeestantoj profunde interŝanĝos opiniojn ĉefe
pri la internacia financa krizo kaj komunikos pozitivajn informojn
al la mondo.
Due, ili subtenos praktikadon de la "Ĉarto de la
Asocio de Sudorient-aziaj Landoj".
Trie, profundiĝos kunlaboro en la framo de 10+1, 10+3,
tiu inter Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, kaj tiu interne
de la orient-azia pintkunveno.
|