La 8-an de aprilo ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis
en Pekino kun venezuela prezidanto Hugo Chavez Frias, kiu faras
laboran viziton al Ĉinio. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri
la rilatoj inter la du landoj kaj pri aliaj aferoj kune atentataj,
kaj atingis gravan komunan komprenon.
Hu Jintao diris, ke nun la interrilatoj de la du landoj
antaŭeniras kun bona tendenco. Oftas komunikado de ŝtatgvidantoj
de la du landoj, tio tre favoras al la profunda kaj kompleta disvolviĝo
de iliaj interrilatoj. La komercado kaj kunlaboro de ekonomio kaj
teknologio akiris novajn fruktojn, kelkaj gravaj projektoj progresas
glate. La du landoj tenas intiman komunikadon kaj akordigon en internacia
kaj regiona aferoj, pri tio Ĉinio kontentas.
Hugo Chavez Frias diris, ke la du popoloj havas bonan
amikecon. Nun la dulandaj interrilatoj rapide disvolviĝas kaj jam
akiris novan progreson en diversaj kampoj, kiaj fuelo, agrikulturo,
industrio, sciencoj kaj teknologioj. La sukcesa lanĉado kaj uzado
de la unua telekomunika satelito de Venezuelo multe ĝojigis la venezuelan
popolon. Nun la monda ordo estas en grava ŝanĝiĝo, kaj la ekonomia
krizo disvastiĝas; Ĉinio ludas gravan rolon pozitivan por ke la
mondo liberiĝu el la krizo; Venezuelo volontas plifortigi sian kunlaboron
kun Ĉinio en la nova situacio por kune respondi al la defio de la
financa krizo.
|