La 8-an de aprilo Ĉinio decidis, ke Ŝanhajo kaj aliaj
4 urboj de la provinco Guangdong provu reguligi konton per juanoj
en la translanda komercado. Ĉinaj koncernaj specialistoj opinias,
ke tio estas konkreta rimedo de Ĉinio kontraŭ la financa krizo kaj
helpas al Ĉinio kaj al ĝiaj komercaj partneroj redukti la produktan
koston kaj eviti kurzo-riskon.
Mei Xinyu, vicesploristo de la instituto pri internacia
komerco kaj ekonomia kunlaboro sub la Komerca Ministerio de Ĉinio,
diris, ke jam en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento Ĉinio komencis
reguligi kontojn per juanoj en komercado ĉe la landlimo kun najbaraj
landoj, kaj nun la provo en Ŝanhajo kaj aliaj 4 urboj de la provinco
Guangdong markas, ke la reguligo de kontoj per juanoj etendiĝas
de la komercado ĉe landlimo al la ordinara komercado internacia.
|