La 8-an de aprilo ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis
kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kiu diskutis kaj aprobis
planon pri pligrandigo de la kapablo de grena produktado kaj decidis,
ke en la jaro 2020 la kvanto de la grena produktado superu 550 miliardojn
da kilogramoj.
La kunveno montris, ke la sekureco de greno ĉiam estas
la plej grava afero por la ŝtata administrado kaj ankaŭ grava bazo
por plivastigi enlandan konsumadon kaj trakti la nunan financan
krizon internacian.
|