La 2009-jara Monda Filatela Ekspozicio de Ĉinio inaŭguriĝis
la 10-an de aprilo en la urbo Luoyang de Henan-provinco en meza
Ĉinio. La ekspozicio daŭros 7 tagojn. Luoyang bonvenigas filatelistojn
kaj filatelajn amatorojn el diversaj partoj de la mondo.
Tio estas la dua fojo por Ĉinio gastigi tiun ĉi ekspozicion.
|