La 10-an de aprilo la Komerca Ministerio de Ĉinio kaj
registaro de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio anoncis en Pekino,
ke de la 6-a ĝis la 10-a de junio la Komerca Ministerio de Ĉinio,
registaro de Yunnan-provinco, Hindio, Pakistano kaj Afganio kune
okazigos en la urbo Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco, la 2-an
ekspozicion de varoj de sud-aziaj landoj. La ekspozicio koincidos
kun la 17-a Kunming-a Foiro de Import-Eksportaj varoj.
Chen Jian, vicministro de la Komerca Ministerio de Ĉinio,
diris, ke en la lastaj jaroj, rapide disvolviĝis la komerca interrilato
de Ĉinio kaj sud-aziaj landoj. La totala sumo de komercado inter
Ĉinio kaj sud-aziaj landoj kreskis de 5.7 miliardoj da usonaj dolaroj
en 2000 al 66 miliardoj da usonaj dolaroj en 2008. Kaj la ekspozicio
favoros al daŭra disvastigo de importado de Ĉinio el sud-aziaj landoj.
Dum la ekspozicio, Ĉinio kaj sud-aziaj landoj kune diskutos pri
la ekonomia kaj komerca kunlaboro.
Gu Zhaoxi, vicestro de Yunnan-provinco, diris, ke la
ekspozicio havos pli ol 350 eksponejojn, kiuj elmontros riĉfontan
avantaĝon kaj industriajn karakterizaĵojn de sud-aziaj landoj, kaj
la eksponaĵoj inkludos teksaĵojn, vestojn, minproduktaĵojn, kuracilojn,
tradiciajn metiartaĵojn, juvelojn, malpez-industriajn produktaĵojn,
konstruaĵojn, instrumentojn, softvarojn kaj turisman servon.
|