Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la ĉina Ministerio pri
Financo, en la unua trimestro la tutlanda financa enspezo estis
1464.2 miliardoj da juanoj, je 8.3% malpli multe ol tiu en la sama
periodo de la pasinta jaro. La ĉefaj kialoj kuŝas en tio, ke la
ekonomio kreskis malrapide, profito de entreprenoj falis, fonto
de financa enspezo malmultiĝis; praktikiĝis pozitiva financa politiko,
reduktiĝis struktura imposto; malaltiĝis prezo de varoj.
En la unua trimestro la tutlanda financa elspezo estis
1281 miliardoj da juanoj, je 34.8% pli multe ol tiu en la sama periodo
de la pasinta jaro.
|