La 13-an de aprilo la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio rajtigis
sian informan oficejon publikigi la "Ŝtatan Agadplanon pri
Homaj Rajtoj 2009-2010". Ĝi, la unua ŝtata plano de Ĉinio pri
homaj rajtoj, difinis la celon kaj konkretajn rimedojn de la ĉina
registaro por akceli kaj protekti homajn rajtojn en la venontaj
du jaroj.
La agadplano konsistas el ses partoj: enkonduko; garantio
de rajtoj en ekonomio, socio kaj kulturo; garantio de rajtoj civitana
kaj politika; garantio de rajtoj de naciminoritatoj, virinoj, infanoj,
maljunuloj kaj handikapuloj; edukado pri homaj rajtoj; kaj plenumado
de internaciaj devoj pri homaj rajtoj kaj internaciaj interŝanĝoj
kaj kunlaboroj en kampo de homaj rajtoj.
|