En la 14-a de aprilo respondante demandon de raportisto
rilate al satelito-lanĉo de la Korea Popol-Demokratia Respubliko
(KPDR), s-ino Jiang Yu, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksteraj
Aferoj, diris, ke Ĉinio malaprobas pasigi rezolucion fare de la
Sekureca Konsilio de UN pri la satelito-lanĉo de la Korea Popol-Demokratia
Respubliko, kaj ne konsentas fari novan sankcion kontraǔ ĝi.
Ŝi diris, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke reago de la Sekureca
Konsilio de UN devas konsideri protekton de paco kaj stabileco de
la korea duoninsulo kaj la nordorientazia regiono.
|