|    Pli ol 3200 por-reproduktaj fiŝoj, nome nigraj karpoj, 
              herbovoraj karpoj, arĝentaj karpoj kaj grandkapaj fiŝoj, estis metitaj 
              en ĉefan fluon de Jangzi-rivero en Anqing, Anhui-provinco. Tio estas 
              la unua fojo por Ĉinio meti la kvarspecajn fiŝojn artefarite reproduktitajn 
              en Jangzion.  La fiŝoj atingis aǔ baldaǔ atingos reprodukt-aĝon post 
              kelkjara bredado. Antaǔe oni metis fiŝidojn, tamen ĉi-foje la fiŝojn 
              maturajn kun granda korpo. La metado povas iagrade revivigi la riĉfonton 
              de la kvarspecaj fiŝoj kaj restarigi la ekologian medion de Jangzio.
            |