La 11-an de januaro ĉina ministro de eksteraj aferoj
Yang Jiechi telefone interparolis kun ĝenerala sekretario de UN
Ban Ki-moon. Yang Jiechi diris, ke la ĉina registaro faros pluan
penadon por malstreĉi la situacion en Gaza, solvi humanisman krizon
kaj akceli rekomencon de intertraktado pri armistico.
Pri la situacio de Palestino kaj Israelo, Yang Jiechi
diris, ke la urĝa afero estas, ke koncernaj flankoj efektive observu
la rezolucion n-ro 1860 de la Sekureca Konsilio de UN.
Ban Ki-moon esprimis tutan konsenton pri tio kaj diris,
ke li baldaŭ vizitos Gaza, esperante, ke la vizito ludos pozitivan
rolon al malstreĉo de la situacio, solvo de humanisma krizo kaj
plenumo de la rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN.
|