Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Xi Jinping intervidiĝis kun mongola ĉefministro Sanj Bayar

La 15-an de aprilo ĉina vicprezidanto Xi Jinping intervidiĝis en Pekino kun mongola ĉefministro Sanj Bayar.

Xi Jinping esprimis bonvenon al Sanj Bayar pro lia ĉeesto al la jarkunveno de la Boao-a Azia Forumo. Li diris, ke ĉi-jare estas la 60-jariĝo de la fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Mongolio. La 60-jara disvolviĝo donis al la du landoj abundon da trezora sperto. En la nova situacio Ĉinio volas kune kun Mongolio puŝi la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo cele favori la dulandajn popolojn.

Sanj Bayar diris, ke la rimedoj alprenitaj de la ĉina registaro, pozitive respondi la internacian financan krizon, donis al la mondo profundan impreson kaj ankaŭ plifortigis konfidon de Mongolio venki la malfacilojn. Mongolio volas kune kun Ĉinio plifortigi kunlaboron, respondi la defion kaj antaŭenigi la dulandajn rilatojn.