Je 0:16 de la 15-a de aprilo Ĉinio lanĉis sian duan
navigan sateliton Beidou (COMPASS-G2) en la difinitan orbiton per
transporta raketo Changzheng-3C en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro.
Konigis respondeculo de la Ŝtata Inĝeniera Centro de
Satelita Navigado, ke la lanĉita geostatika terorbita satelito estas
la dua satelito de la ĉina satelit-naviga sistemo COMPASS.
Nun la sistemo COMPASS, farita de Ĉinio mem, estas
multe aplikata por topografio, telekomunikado, akvoutiligo, transportado,
fiŝado, prospektorado, arbarincendia monitorado kaj publika sekureco.
Ĉinio lanĉis sian unuan navigan sateliton la 14-an
de aprilo 2007.
|