Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hu Jintao interparolis kun kazaĥa prezidento

Posttagmeze de la 16-a de aprilo en Pekino ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao interparolis kun kazaĥa prezidento Nursultan Abishevich Nazarbayev. La du gvidantoj unuanime konsentis profundigi praktikajn kunlaborojn en diversaj kampoj kaj kune trakti defion, alportitan de la internacia financa krizo kaj antaŭenpuŝi la strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Kazaĥio al nova ŝtupo.