Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinaj entreprenoj eble iros al Francio por investado

Proparolanto Yao Jian diris en gazetara konferenco de la Komerca Ministerio de Ĉinio, ke ĉinaj fakaj asocioj kaj entreprenoj eble faros komercajn agadojn en Francio kaj aliaj eǔropaj landoj.

Yao diris, ke ĉiuj landoj devas kunlabori por revigligi la mondan ekonomion, kaj la disvolvado de la ĉina ekonomio bezonas riĉfontojn, teknologiojn kaj talentulojn de aliaj landoj, tial Ĉinio daǔre faros komercadon kaj investon en siaj najbaraj landoj en la landoj eǔropaj kaj amerikaj. Tio utilas ne nur al revigligo de la monda ekonomio, sed ankaǔ al ĉinaj entreprenoj mem por akiri eksterlandajn riĉfontojn kaj teknologiojn.