La 19-an de aprilo Shao Qiwei, estro de la Ŝtata Turisma
Administracio de Ĉinio, intervidiĝis kun Geoffrey Lipman, vicĝenerala
sekretario de la Monda Turisma Organizo. Shao diris, ke Ĉinio ne
limigis siajn civitanojn vojaĝi eksterlanden, kaj volas per efektiva
ago subteni revigliĝon de la tutmonda turismo.
Influate de la financa krizo, en la unuaj tri monatoj
de la kuranta jaro malpliiĝis la nombro de turistoj el fremdaj landoj.
Sed Ĉinio ne limigis eksterlandan vojaĝon de siaj civitanoj, cetere
la ĉina registaro kaj diversaj lokoj senĉese prenis politikojn kaj
rimedojn por stimuli konsumadon, enlanda kaj eksterlanda vojaĝoj
tenas kreskan tendencon. En 2008 eksterlanda vojaĝo de ĉinaj civitanoj
kreskis super 10%.
Por prosperigi la tutmondan turismon, necesas kuna klopodado
de ĉiuj landoj kaj regionoj. Ĉinio volas kune kun aliaj landoj fari
kontribuon por revigliĝo kaj disvolviĝo de la tutmonda turismo.
|