Post altrangulaj dialogoj kaj diskutoj en tri tagoj,
en la 19-a de aprilo, 2009, fermiĝis jarkunveno de la Azia Forumo
en Boao, Hainan-provinco.
La temo de la forumo estis "Ekonomia krizo kaj
Azio: defio kaj perspektivo". Oni diskutis pri la internacia
financa krizo kaj ĝiaj kontraŭrimedoj, rolo de leviĝantaj ekonomiaj
unuoj en la reformado de la internacia financa sistemo, kontraŭrimedoj
al la internaciaj komerca kaj investa protektismo, traktado de preza
ŝanĝiĝo de fueloj kaj krudaj materialoj. Krome, estis atentitaj
ankaŭ strategio de entreprenoj en novaj merkatoj; talentuloj, kapitalo-kolektado
kaj disvolva strategio de mez- kaj malgrandaj entreprenoj; “verda
nova komercado” kaj “verda ekonomio”.
 Ĉina
ĉefministro Wen Jiabao faris parolon kun la temo “Plifortigi konfidon
kaj profundigi kunlaboron por komuna gajno” en la inaŭguro. Parolis
ankaǔ ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj de Kazaĥio, Pakistano, Vjetnamio,
Mongolio, Nov-Zelando kaj Irano.
Ĉeestis la ĉi-jaran forumon pli ol 1600 gravaj politikistoj,
gvidantoj de industriaj kaj komercaj rondoj, fakuloj, erudiciuloj
kaj ĵurnalistoj.
La Dua Internacia Kapitala Pintkunveno de la forumo
okazos en la 15-16-a de septembro en la Centra Halo Westminster,
Londono.
|