Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio volas altigi partnerajn rilatojn kun Nepalo

La 20-an de aprilo en Pekino, Li Changchun, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis kun Jhala Nala Khanal, prezidanto de la nepala partio Mashal. Li diris, ke Ĉinio volas klopodi kune kun Nepalo por profundigi la kunlaboron sur diversaj kampoj, realigi reciprokan utilon kaj komunan gajnon kaj altigi la partnerajn rilatojn inter la du landoj al nova nivelo.

Li Changchun diris, ke Ĉinio estas bona amiko de Nepalo kaj delonge persistas en la politiko firmigi la tradician amikecon inter la du landoj kaj profundigi la reciprok-utilan kunlaboron. Li emfazis, ke disvolvo de la amikeco inter la du landoj ne nur konformas al fundamentaj interesoj kaj komuna deziro de la du popoloj, sed ankaŭ utilas al la paco, stabileco kaj disvolvo de la propra regiono.

Jhala Nala Khanal konigis al Li Changchun la nunan situacion de Nepalo. Li diris, ke Nepalo alte taksas la tradician amikecon kun Ĉinio kaj dankas Ĉinion pro ĝia subteno al la paca procezo de Nepalo kaj helpo al la socia kaj ekonomia disvolvoj; Nepalo volas komplete profundigi la amikajn rilatojn inter registaroj, partioj kaj popoloj de la du landoj. Li reasertis, ke Nepalo oponas kontraŭĉinan aktivadon fare de iu ajn ekstera forto sur la nepala teritorio kaj firme sekvas la politikon pri unu Ĉinio.