La 20-an de aprilo oni komencis festan aktivadon memore
al 60-jariĝo de la mararmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA)
en Qingdao, orienta Ĉinio. Ĉeestis ĝin mararmeaj delegacioj el 29
landoj kaj 21 militŝipoj de 14 landoj.
La
aktivado titolita "harmonia maro" celas plifortigi maran
sekuran kunlaboron kaj kune krei harmonian mar-medion. Dum la aktivado
okazos altrangula seminario, surmara parado de militŝipoj, fakaj
interŝanĝoj, kultura kaj sporta interŝanĝoj, kaj sampana konkurso.
Ĉinio esperas kaj kredas, ke la aktivado akcelos interkomprenon,
reciprokan konfidon kaj amikecon inter oficiroj kaj soldatoj de
diverslandaj mararmeoj, utilos al paco, stabileco kaj disvolvo regionaj
kaj mondaj.
|