La 20-an de aprilo en Pekino Wu Bangguo, prezidanto
de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio
(TPK), interparolis kun Bernard Accoyer, prezidanto de la Nacia
Asembleo de Francio. Post la interparolo, la du flankoj subskribis
interkomprenan memorandon pri starigo de sistemo de regula interkomuniko
inter la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Nacia Asembleo
de Francio kaj tio markas, ke kontakto de la dulandaj asembleoj
eniras en novan etapon.
|