La 20-an de aprilo publikiĝis projekto de la ĉina aviad-halo
de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), kaj en sekcio Puxi de la ekspoziciejo
okazis la ceremonio por komenci ĝian konstruadon. Kovrante kvar
mil kvadratajn metrojn la ronda halo aspektas kiel blanka nubo.
La halo estos kune konstruita de la Aviada Industria Kompanio de
Ĉinio kaj la Ĉina Orienta Flugkompanio per investo de 280 milionoj
da juanoj.
En
la halo oni uzos naturan aeron kaj energio-ŝparan, mediprotektan,
sekuran kaj komfortan lumigan sistemon.
La halo estos konstruita marte 2010 kaj malfermita
la 1-an de majo 2010.
|