|
Hugo Chavez (maldekstre
antaǔe) kaj Yuan Jiajun (meze antaǔe) rigardas la modelojn
de la satelito kaj ĝia porta raketo. |
La Aerospaca Scienc-teknologia Grupo de Ĉinio transdonis
al Venezuelo telekomunikan sateliton n-ro unu kaj koncernajn kibernetikajn
sistemojn. Tio signifas, ke Ĉinio realigis eksporton de kompleta
satelito al Venezuelo.
En la transdona ceremonio Yuan Jiajun, vicĝenerala
direktoro de la Aerospaca Scienc-teknologia Grupo de Ĉinio, diris,
ke la projekto estas la unua kunlaboro sur la aerospaca kampo de
Ĉinio kaj Venezuelo, kaj refoja praktikado de Ĉinio por paca uzo
de aerospaca teknologio. Tio skribis novan ĉapitron por interŝanĝoj
de politiko, ekonomio kaj kulturo inter la du landoj.
Venezuela prezidento Hugo Chavez diris en la ceremonio,
ke dank' al helpo de Ĉinio Venezuelo ekhavis sian unuan sateliton,
kaj Venezuelo multe dankas Ĉinion. La satelito funkcios por telekomunikado,
disaǔdigo, longdistancaj edukado kaj kuracado, favoros al malproksimaj
regionoj, kaj antaǔenpuŝos la socian progreson kaj ekonomian disvolviĝon.
|