Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio esperas, ke Japanio bone traktos la problemon pri Yasukuni-templo

La 21-an de aprilo en regula gazetara konferenco en Pekino s-ino Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Yasukuni-templo estas grava, sentema politika problemo koncernanta rilaton inter Ĉinio kaj Japanio. Ĉinio esperas, ke Japanio observos la komunan konon atingitan de la du landoj pri venko de politikaj obstakloj influantaj dulandajn rilatojn kaj akcelo de sana disvolviĝo de la dulandaj amikaj kunlaboraj rilatoj, kaj solvos koncernan problemon per konvena maniero. Jiang diris tion respondante demandon de raportisto pri tio, ke japana ĉefministro Taro Aso donis oferaĵon en Yasukuni-templo dum ĝia printempa kultado.