|    Je 10:55 de la 22-a de aprilo Ĉinio sukcese sendis 
              en la spacon telesensan sateliton n-ro 6 per transporta raketo Changzheng-2C 
              en la Satelito-lanĉa Centro de Taiyuan, Shanxi-provinco.  La satelito estos uzata en enketado pri riĉfontoj, 
              monitorado kaj protektado de medio, projektado de urboj, antaŭkalkulo 
              de produktokvanto de agrikulturaj plantoj, prevento kaj mildigo 
              de naturaj katastrofoj kaj scienca eksperimento pri spaco. La satelito 
              estis farita de la Kosmonaŭtika Scienc-teknologia Akademio de Ŝanhajo 
              sub la Kosmonaŭtika Scienc-teknologia Korporacio de Ĉinio.                |