La 24-an de aprilo en Pekino intervidiĝante kun Bernard
Accoyer, prezidanto de franca Nacia Asembleo, ĉina prezidanto Hu
Jintao diris, ke Ĉinio volas kune kun Francio lerni sperton el la
historio, plenumi komunajn konojn kaj aktive akceli sanan kaj stabilan
disvolvon de la dulandaj rilatoj.
Hu Jintao diris, ke la ĉina registaro ĉiam multe atentas
la dulandajn rilatojn. Ĉi-jare estas la 45-jara jubileo de la establiĝo
de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. En la lastaj 45
jaroj la dulandaj rilatoj multe disvolviĝis kaj estigis profundan
influon al internacia strategia stato. Li diris, ke la ĉina registaro
subtenas la dulandajn leĝdonajn konstituciojn por intensigi interŝanĝon,
profundigi amikecon kaj akceli kunlaboron.
Bernard Accoyer diris, ke Francio multe atentas siajn
rilatojn kun Ĉinio kaj volas fortigi praktikan kunlaboron kaj solidigi
dulandajn kompletajn strategiajn partnerajn rilatojn.
|