Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Chen Yunlin kaj Chiang Pin-kun triafoje interparolis en Nankino

La 26-an de aprilo Chen Yunlin, prezidanto de la Asocio por Rilatoj Ambaŭflanke de la Taiwan-a Markolo, kaj Chiang Pin-kun, prezidanto de la Fonduso por Interŝanĝo de la Taiwan-a Markolo, triafoje interparolis en Nankino.

Ili diskutis pri la interkonsentoj pri regula flugado, financa kunlaboro ambaŭflanke de la Taiwan-a Markolo, kaj kuna batalo kontraǔ krimado, kaj interŝanĝis opiniojn pri ĉeftera investo al Taiwan.

Chen diris, ke en malpli ol unu jaro profundiĝis la interkonsiliĝo inter la du organizoj. Trapasinte 60 jarojn la dubordaj rilatoj eniris en novan periodon pacan kaj disvolvan.

Chiang diris, ke post restarigo de la interkonsiliĝa sistemo inter la du organizoj, la rilatoj ambaŭflanke de la markolo suriris sur pacan vojon, kaj oni devas tion domaĝi kaj protekti. Pro tio oni devas plifortigi la interkomunikadon por profundigi ekonomian, kulturan kaj socialan interŝanĝojn. Chiang invitis Chen refoje viziti Taiwan en konvena tempo ĉijare.