La 25-an de aprilo en Vaŝingtono Zhou Xiaochuan, estro
de la Ĉina Popola Banko, faris paroladon en la 19-a ministronivela
konferenco de Internacia Mona Fonduso kaj Internacia Mona kaj Financa
Komitato. Li diris, ke evoluintaj landoj devas preni sur sin la
devon por stabiligi la merkaton kaj rekomenci ekonomian kreskadon.
Parolante pri la ĉina ekonomio, Zhou diris, ke la ĉina
registaro plue efektivigos kaj praktikos pozitivan financan politikon
kaj malseveran monan politikon, ĉiuflanke aplikos planon kontraŭ
la financa krizo, klopodos por teni tendencon de stabila kaj rapida
ekonomia evoluo kaj ludos pozitivan rolon por akceli kiel eble plej
frue ekonomian revigliĝon en la globo.
|