Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio kontraǔ porkgripa epidemio

Respondeculo de la Ĉina Ministerio pri Sano diris, ke la Ĉina Ministerio pri Sano ricevis informon de la Monda San-Organizo (MSO), ke en Usono kaj Meksiko oni trovis epidemion de porka gripo, subtipo de A/H1N1. Tion multe atentas la Ministerio pri Sano, la Agrikultura Ministerio kaj la Ĝenerala Administracio pri Kvalita Superrigardo, Inspekto kaj Kvaranteno kaj rilataj departementoj.

La Ĉina Ministerio pri Sano kaj aliaj institucioj organizas fakulojn por analizi la virusan ordon, taksi la influon de la epidemio cele ellabori rimedojn pri inspekto kaj kvaranteno de la epidemio ĉe ĝia en- kaj ellandiĝo de Ĉinio, plibonigi la planon por preventi kaj regi la epidemion. Nun Ĉinio atente observas evoluon de la epidemio, intensigas sian komunikadon kun MSO, usona kaj meksika registaroj por koni la detalajn informojn de la epidemio cele fari efikajn kontraŭrimedojn.

En la 25-a de aprilo la Ĝenerala Administracio pri Kvalita Superrigardo, Inspekto kaj Kvaranteno publikigis urĝan anoncon, ke kiuj venas de la infektitaj regionoj kaj havas simptomon de la porka gripo, tiuj devas buŝe deklari al la institucio pri inspekto kaj kvaranteno, kiam ili faras en- kaj elirvizon.