Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Yang Jiechi interparolis kun Sergei Lavrov

En la 27-a de aprilo en Moskvo, ĉina ministro pri ekstera afero Yang Jiechi interparolis kun rusa ministro pri ekstera afero Sergei Lavrov. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri kuna antaŭenpuŝo de la strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Rusio kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj. Ili atingis vastajn komunajn konojn.

Yang Jiechi diris, ke ĉi-jare estas la 60-jariĝo de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj la dulanda strategia kunlabora partnereco staras sur nova historia startpunkto kaj frontas al grava disvolva ŝanco.

Sergei Lavrov pozitive taksis rilatojn inter Rusio kaj Ĉinio kaj esperas, ke la du landoj pluapaŝe plifortigos altrangulajn intervidiĝojn kaj pliprofundigos strategian reciprok-konfidon.