Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Interparolis ĉina kaj usona komercaj ministroj en Vaŝingtono

La 27-an de aprilo en Vaŝingtono ĉina komerca ministro Chen Deming interparolis kun usona komerca ministro Gary Locke. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri plua disvolvo de ekonomia kaj komerca rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Chen diris, ke antaŭ nelonge en la londona intervidiĝo la dulandaj ŝtatestroj atingis komunan konon pri konstruado de la pozitivaj kaj ĉiuflankaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono en la 21-a jarcento, kiu donas pli altan postulon por plifortigo de ekonomia kaj komerca rilatoj inter la du landoj en la nova periodo. En la malfacila periodo de la financa krizo, forlasi komercan protektismon, solidigi kaj disvolvi ĉina-usonajn ekonomiajn kaj komercajn kunlaborojn havas gravan signifon por dulanda kaj monda ekonomio.

Gary Locke diris, ke Usono kaj Ĉinio profitas de la senĉese disvolviĝantaj duflankaj kunlaboroj en ekonomio kaj komerco. Pligrandigi la dudirektajn investojn ĉe la du bordoj de la Pacifiko konformas al la longtempa strategia intereso de la du landoj. La du flankoj devas daŭre malfermi merkaton inter si kaj kune bojkoti komercan protektismon.

La du ministroj interŝanĝis opiniojn pri la preparado de la Ĉina-Usona Komerca Komisiono, malstriktigo de eksporta regado, livero al komercistoj de la du landoj oportunecon por havi vizon.