En la 3-a de majo en la insulo Bali de Indonezio financaj
ministroj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko venis en akordon
pri kapital-dona kvanto de la establata regiona fremdvaluta konservejo.
Ĉinio kaj Japanio respektive donos kapitalojn je 38.4
miliardoj da usonaj dolaroj kaj la Korea Respubliko 19.2 miliardoj
da usonaj dolaroj. La kapitaloj konsistigas 32%, 32% kaj 16% de
la fremdvaluta konservejo respektive. Se okazos financa krizo, la
konservejo donos kapitalan helpon al membrolandoj, kiuj suferos
financan malfacilon.
|