De la 3-a de majo la Ĉina Ministerio pri Sano postulas
tagan raporton pri intimaj kontaktintoj kun gripo A/H1N1.
La
ministerio postulas, ke por plifortigi preventon kaj regadon kontraŭ
la gripo en la lokoj, kie estas intimaj kontaktintoj kun la hongkonga
konfirmita kazo de gripo A/H1N1 kaj efike preventi enkondukon kaj
disvastiĝon de la gripo, diversaj departementoj pri sano devas preni
ĉiujn necesajn rimedojn por sekvi ĉiujn kontaktintojn, izoli kaj
medicine observi ilin; fari enketon al la lokoj, kie la trovitaj
kontaktintoj venis, kaj kontaktintoj kun la gripuloj; kaj preni
efikan preventan kaj regan rimedon al februloj. Difinitaj hospitaloj
devas sin pretigi por akcepti kaj kuraci pacientojn.
|