Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio inventis diagnozan reagilon por ekzameni viruson de gripo A/H1N1 en porkoj

La 3-an de majo la informa oficejo de la Ĉina Agrikultura Ministerio anoncis, ke ĉinaj specialistoj inventis diagnozan reagilon por ekzameni viruson de gripo A/H1N1 en porkoj, kaj per ĝi oni povas ricevi ekzamenan rezulton en 5 horoj.

Post disvastiĝo de la gripo eksterlande, la ministerio senprokraste organizis specialistojn de la Ŝtata Birdgripa Referenca Laboratorio, Ĉina Centro pri Animala Sano kaj Epidemiologio kaj aliaj institucioj por fari rapidan kaj efikan reagilon kaj teknikan preparadon.

La specialistoj plenumis projekton de la ekzamena metodo de la viruso A/H1N1 kaj klinikan provon en malpli ol unu semajno. La reagilo helpas ankaǔ ekzameni viruson de gripo A/H1N1 en homoj.