Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Departemento starigita por trakti konfliktojn pri tera kaj mara landlimoj

Por efike trakti konfliktojn pri tera kaj mara landlimoj inter Ĉinio kaj najbaraj landoj, la Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj starigis departementon pri landlimo kaj maraj aferoj kun Ning Fukui, veterana diplomato pri aziaj aferoj, kiel ĝia estro.

Ĝiaj ĉefaj funkcioj estas ellabori diplomatiajn politikojn pri tera kaj mara landlimoj, gvidi kaj akordigi eksterajn laborojn koncernantajn marojn; difini, esplori kaj inspektadi landlimojn inter Ĉinio kaj la najbaraj landoj; trakti aferojn pri landlimoj kaj kazojn pri teritorio, mapo kaj loknomoj; plenumi diplomatiajn intertraktadojn pri limdifino de maro kaj komuna ekspluato.

Ĝis nun difino de landlimoj inter Ĉinio kun nemalmultaj najbaroj ankoraŭ ne finiĝis. La starigo de la departemento ludos gravan rolon por fortigi komunikadon kaj kunlaborojn kun koncernaj landoj, garantii stabilecon de landlimaj regionoj, protekti surmarajn interesojn kaj mar-sekurecon kaj puŝi solvon de teraj kaj maraj landlimoj.