La 4-an de majo Fang Cheng, ekonomikisto el la socia
kaj ekonomia sekcio de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN,
akceptis intervjuon de raportistoj. Li emfazis, ke sekure traktita
kaj kuirita porkaĵo estas sendanĝera.
Li diris, ke ĝis nun la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo
de UN trovis neniun ateston, ke la viruso de la gripo A/H1N1 povas
infekti porkojn; en la medio kun temperaturo de pli ol 70 celsiaj
gradoj la viruso povas esti rapide forigita, tial sekure traktita
kaj kuirita porkaĵo estas sendanĝera.
|