Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio fortigas preventadon de gripo A/H1N1

La 5-an de majo ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis konstantan kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro por studi kaj dispozicii rimedojn kontraŭ la gripo A/H1N1.

La kunveno diris, ke nuntempe preventado kaj regado de la gripo A/H1N1 estas en ŝlosila tempo. La epidemio disvastiĝas en pli ol 20 landoj kaj regionoj, ankaŭ Ĉinion minacas la epidemio kaj oni devas teni altan singardemon.

La kunveno montris, ke oni devas doni grandan atenton al ekzameno kaj kvaranteno de la epidemio ĉe en- kaj ellandiĝo de Ĉinio, kaj sin pretigi por tuj fari izolon, ekzamenon, diagnozon kaj kuracon al la eble trovotaj malsanuloj. Samtempe oni devas rapidigi studadon pri ĝiaj patologio kaj vakcino, intensigi kunlaborojn kun koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj, starigi kunlaboran mekanismon kun Hongkong, Makao kaj Taiwan, kaj per kapitaloj, materialoj kaj teknikoj helpi la bezonantajn landojn kaj regionojn.