La 6-an de majo en Pekino, intervjuate de raportisto,
Zhang Xinguo, adjunkto de ĝenerala sekretario de la Ĉina Filantropia
Federacio kaj direktoro de la sekcio pri kontraŭkatastrofa asistado
sub la federacio, diris, ke ĝis nun la federacio akceptis mondonacojn
kaj materialojn je la kosto de ĉirkaŭ 1.1 miliardo da juanoj, kaj
pli ol 90% de ili estas asignitaj al lokoj trafitaj de la tertremo
en Sichuan, 2008.
|