Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La ĉeftero de Ĉinio raportis la unuan kazon de gripo A/H1N1

La 10-an de majo la Ĉina Ministerio pri Sano anoncis, ke la ĉeftero de Ĉinio trovis la unuan kazon de la gripo A/H1N1.

La 30-jara s-ro Bao, kiu studas en usona universitato, flugis de Sankta-Luizo, Usono, al Tokio en la 7-a de majo, vojaĝis en la 8-a de majo per la aviadilo NW029 de Tokio al Ĉinio, kaj atingis Pekinon je 1:30 matene de la 9-a de majo, samtage je 10:50 veturis per la aviadilo 3U8882, de Pekino al Chengdu, kaj atingis la urbon je 13:17.

La ministerio raportis, ke en la aviadilo de Pekino al Chengdu la malsanulo sentis sin febra, kun gorĝa doloro, tuso, nazŝtopiĝo kaj terno. Elaviadiliĝinte, li tuj iris al la Sichuan-a Popola Hospitalo. Matene de la 10-a de majo la Sichuan-a Centro por Superregi kaj Preventi Malsanojn dufoje ekzamenis lin, ke li estas malforte pozitiva al la viruso A/H1N1 kaj konfirmita kiel kazo de la gripo A/H1N1.

La ministerio anoncis, ke la koncernaj provincoj kaj urboj urĝe serĉu pasaĝerojn, kiuj intime kontaktiĝis kun la malsanulo, kaj alvokis, ke la pasaĝeroj, kiuj veturis per la supre menciita aviadilo, kaj sciantoj kiel eble plej rapide kontaktiĝu kun lokaj higienaj departementoj.

La Ĉina Ministerio pri Sano raportis la kazon ankaŭ al la Monda San-organizo kaj koncernaj landoj kaj regionoj.