
La 12-an de januaro la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio
kaj la Ĉina Federacio de Handikapuloj kune okazigis ceremonion en
la urbo Hangzhou de Zhejiang-provinco por komenci agadplanon pri
konstruado de senbara inform-aliro por ĉinaj handikapuloj kaj por
starigi la Centron de Senbaraj Inform-aliro kaj Teknologio por Ĉinaj
Handikapuloj.
Wang Xinxian, prezidanto de konsilantaro de la Ĉina
Federacio de Handikapuloj, diris, ke troviĝas en Ĉinio 80 milionoj
da handikapuloj, kiuj konsistigas pli ol 6% de la totala loĝantaro
de Ĉinio. La plano mobilizos kaj organizos scienc-teknologiajn fortojn
kaj informojn de la tuta lando por formi apogan sistemon de senbara
inform-aliro.
Kiel unu el la gravaj programoj de la agadplano, la
studo de ŝlosila teknologio por la sistemo estas enlistigita en
la ĉefajn programojn de la ŝtata plano. Ĝi kun investo de 150 milionoj
da juanoj estos plenumita en tri jaroj.
|