Inspektante en la urbo Xiamen, ĉina ĉefministro Wen
Jiabao diris la 8-an de majo, ke li bonvenigas taiwan-ajn entreprenojn
investi por la ĉeftero de Ĉinio.
Lastatempe la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio principe akceptis
Opiniojn de la Provinco Fujian pri Rapidigo de Konstruado de la
Ekonomia Regiono sur la Okcidenta Bordo de la Taiwan-a Markolo,
kaj proponis preni pli efikajn rimedojn por rapidigi konstruadon
de la ekonomia regiono kaj akceli bonan kaj rapidan kreskon de la
provinca ekonomio. Post sia publikiĝo la politiko vekis fortan eĥon
ambaŭflanke de la Taiwan-a Markolo.
Vespere de la 8-a de majo Wen Jiabao prezidis kunsidon
de respondeculoj de entreprenoj. Pluraj respondeculoj de taiwan-aj
entreprenoj faris parolon en la kunsido. Ili esprimis bonvenon al
decido de la ŝtato pri rapidigo de konstruado de la ekonomia regiono
sur la okcidenta bordo de la Taiwan-a Markolo kaj montris proponojn.
Wen Jiabao diris, ke konstruado de la ekonomia regiono sin apogas
sur la reformado, malfermo kaj kreado; li esperas, ke oni kune klopodos
por tio kaj faros kontribuojn por evoluo de la provinco Fujian,
por disvolviĝo de la ekonomio de la du bordoj kaj por prosperiĝo
de la ĉina nacio.
|