Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Unu jaron post la serioza tertremo en Wenchuan

Unu jaron antaǔe (la 12-an de majo 2008) serioza tertremo okazis en Wenchuan, Sichuan-provinco, kaj milionoj da homoj perdis siajn loĝejojn. Tamen unu jaron poste oni vidas novajn domojn starigitajn sur ruinoj de Beichuan, Wenchuan, Qingchuan kaj aliaj lokoj trafitaj de la serioza tertremo, kaj perceptas kortuŝan firmecon kaj esperon.

Lastatempe la sichuan-a registaro publikigis la situacion de domkonstruado en la katastrofitaj lokoj: ĝis la 4-a de majo ĉi-jare komenciĝis en la kamparo konstruado de eternaj loĝdomoj por 1.248 milionoj da familioj, tio konsistigas 98.8% de la tuta konstruado; inter ili la domoj por 240 mil familioj estas en konstruado, kaj tiuj por miliono da familioj jam finkonstruitaj. Komenciĝis en urboj konstruado de 138 mil kompletoj da eternaj loĝdomoj, tio konsistigas 43.9% de la tuta konstruado; inter ili 105 mil kompletoj da domoj estas en konstruado kaj 33 mil jam finkonstruitaj.