Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio volas starigi kaj disvolvi amikajn rilatojn kun ĉiuj landoj en Mezoriento

Intervidiĝante kun kuvajtia emiro Sabah Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah, ĉina ĉefministro Wen Jiabao, diris en Pekino la 11-an de majo, ke Ĉinio volas starigi kaj disvolvi amikajn rilatojn kun ĉiuj landoj en Mezoriento surbaze de la Kvin Principoj pri Paca Kunekzisto kaj plue ludi konstruivan rolon por paco kaj disvolvo de la mezorienta regiono.

Wen Jiabao diris, ke la ĉinaj registaro kaj popolo alte taksas la tradician amikecon kun arabaj landoj, firme subtenas la arabajn landojn en defendo de suvereneco, sendependeco kaj nacia digno, kaj respektas la disvolvan vojon elektitan de la arabaj landoj mem.

Sabah Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah diris, ke en la fono de disvastiĝo de la internacia financa krizo Kuvajtio volas fari ĉion eblan por disvolvi amikan kunlaboron inter Kuvajtio kaj Ĉinio.