Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Memore al la unua datreveno de la fortega tertremo de Sichuan

La 12-an de majo okazis en Yingxiu, Sichuan-provinco, kunveno memore al la unua datreveno de la fortega tertremo de Wenchuan. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Hu Jintao kaj centoj da reprezentantoj el diversaj rondoj.

Hu Jintao faris paroladon. Li diris, ke en la pasinta jaro rapide progresis posttertrema rekonstruado kaj iom post iom renormaliĝis la vivo de la lokanoj. Li emfazis, ke oni devas fortigi superrigardon al kapitaloj kaj materialoj por kontraǔ-tertremo kaj posttertrema rekonstruado kaj garantii la kvaliton de la konstruaĵoj.

Li menciis, ke dum la rekonstruado Ĉinio akiris sinceran simpation kaj valoran subtenon de ŝtatestroj, registaroj, partioj, societoj, ambasadorejoj de multaj landoj, organizoj de UN, internaciaj institucioj, entreprenoj de eksterlandaj kapitaloj, kaj amikoj internaciaj. Al ili li refoje esprimis elkoran dankon je la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo!

La 12-an de majo 2008 okazis en Wenchuan 8-grada fortega tertremo, kio kaǔzis grandan perdon de vivoj kaj proprietaĵoj.