La 12-an de majo la Ĉina Ministerio pri Sano informis,
ke la kontaktiĝintoj kun la gripulo A/H1N1 en la provinco Sichuan
plejparte estas medicine observataj. Ne trovitaj estas 2 pasaĝeroj
el la kontaktiĝintoj kun la gripulo A/H1N1 en la aviadilo NW029.
La 11-an de majo en la provinco Sichuan oni konfirmis
la unuan enkondukiĝintan kazon de la gripo A/H1N1 sur la ĉeftero
de Ĉinio.
|