La 12-an de majo la 63-a sesio de la Ĝenerala Asembleo
de UN okazigis kunvenon por reelekti 18 membrolandojn de la Homrajta
Konsilio de UN, kaj la delegitoj de 191 membrolandoj de UN faris
balotadon. Per 167 voĉoj Ĉinio reelektiĝis kiel membrolando de la
Homrajta Konsilio de UN kun oficperiodo de 2009 ĝis 2012.
Proparolanto de la konstanta misio de Ĉinio al UN diris
tiutage, ke depost elektiĝo kiel fonda membro de la Homrajta Konsilio
de UN en 2006, Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn en homrajtaj aferoj
kaj plenumis siajn promesojn faritajn dum elekta kampanjo kiel membrolando
de la konsilio. Ĝi multe kontribuis al la statuto-konstruado de
la konsilio kaj akceptis, kun la sinteno malferma, malkaŝema kaj
alte respondeca, la unuan Universalan Periodan Recenzon de la konsilio.
Antaǔ tiu reelektado la ĉina registaro prezentis al
UN alian memorandon pri antaǔenigo kaj protektado de la homaj rajtoj
kaj publikigis la Unuan Ŝtatan Agadplanon pri Homaj Rajtoj en 2009-2010,
t.e. ĝia nova ĵuro por bonigi la homrajtajn kondiĉojn.
Laǔ koncerna rezolucio de la Ĝenerala Asembleo membrolandoj
de la Homrajta Konsilio de UN estas egale distribuataj inter la
kvin regionaj grupoj de UN, kaj la Ĝenerala Asembleo ĉiujare reelektas
trionon de siaj membrolandoj.
|