La 13-an de majo Yang Yi, proparolanto de la Oficejo
pri Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en
Pekino, ke de la pasinta majo aperis brila perspektivo de paca disvolvo
en la rilatoj inter la ĉeftero de Ĉinio kaj Taiwan. Tamen ekzistas
ankoraŭ iuj malakordoj kaj diverĝoj. La du flankoj devas akcenti
reciprokan konfidon, akumuli komunajn konojn kaj krei kondiĉojn
por solvi iom post iom malfacilajn problemojn.
|