La 13-an de majo, kun rusa prezidento Dmitri Medvedev
intervidiĝis en Kremlo Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato
de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso, dum sia oficiala amika vizito
al Rusio.
Wu Bangguo unue transdonis saluton de prezidanto Hu
Jintao al Dmitri Medvedev, kaj Dmitri Medvedev esprimis dankon kaj
petis Wu Bangguo transdoni sian bondeziron al Hu Jintao.
Wu Bangguo diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas grandaj
najbaroj kaj gravaj strategiaj partneroj, kaj longdaǔra amikeco
inter la du landoj estas la komuna deziro de la du popoloj. Disvolvi
rilatojn kun Rusio estas la difinita politiko de la ĉina registaro.
En la nuna internacia situacio aparte gravas profundigo de la strategiaj
kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.
Dmitri Medvedev diris, ke Rusio alte taksas la rilatojn
kun Ĉinio, atentas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter la
du kongresoj, volas plue profundigi strategian konfidon kun Ĉinio,
fortigi ĉiuflankan kunlaboron en la kampoj de fuelo, ekonomio kaj
komerco, intimigi kunlaboron en internaciaj aferoj.
Wu Bangguo dankis Rusion pro ĝia konstanta starpunkto
pri la aferoj de Taiwan kaj Tibeto. Medvedev diris, ke Rusio daǔre
persistos en la politiko pri unu Ĉinio.
|