Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio rapidigos plenumadon de 11 gravaj scienc-tenikaj programoj

La 13-an de majo ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis regulan kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. En la kunveno oni decidis rapidigi plenumadon de 11 gravaj scienc-teknikaj programoj, kiaj grandtipaj aviadiloj, novaj medikamentoj, regado de akvo-poluado kaj kuracado de infektaj malsanoj.

La kunveno montras, ke la centra financo planas asigni 32.8 miliardojn da juanoj en la kuranta jaro, kaj ĉirkaŭ 30 miliardojn da juanoj en la jaro 2010 por la scienc-teknikaj programoj.