Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Resaniĝis la unua gripulo A/H1N1 sur la ĉeftero de Ĉinio

La 17-an de majo la registaro de Sichuan-provinco okazigis gazetaran konferencon. Shen Ji, estro de la Sichuan-a San-Buroo, diris, ke post kiam estis konfirmita suspektata kazo de gripo A/H1N1 en la 9-a de majo, s-ro Bao ricevis kuracadon per ĉina kaj okcidenta medicinoj. Posttagmeze de la 17-a Bao elhospitaliĝis kaj la lasta grupo intime kontaktiĝinta kun li estis oficiale forigita de medicina observado.

Shen diris, ke la gripo A/H1N1 estas preventebla, superregebla kaj kuracebla. De la 11-a de majo la temperaturo de la malsanulo s-ro Bao estas daǔre normala, kaj mildiĝis liaj tuso, sputo kaj gorĝa doloro. La 13-an lia gripa simptomo malaperis. En la 16-a kaj 17-a la du virusaj ekzamenoj faritaj de la Sichuan-a Centro por Superregi kaj Preventi Malsanojn montris negativa. Fakuloj opiniis, ke Bao konformas al la "Normo por elhospitaliĝo de gripuloj A/H1N1 (prova)" farita de la Ĉina Ministerio pri Sano, kaj povas elhospitaliĝi.