Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono estas tendenco de la epoko

La 12-an de januaro ĉina vicprezidanto Xi Jinping intervidiĝis en Pekino kun usona eksprezidento Jimmy Carter, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la solenon de la 30-a datreveno de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Ĉi-jare estas la 30-a datreveno de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La 13-an de januaro la eksterlanda versio de la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao aperigis artikolon de Zhou Wenzhong, ĉina ambasadoro en Usono. La artikolo opinias, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono por komuna gajno estas ĉefa fluo en la pasintaj 30 jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Zhou Wenzhong diris en sia artikolo, ke kompare kun tiuj antaŭ 30 jaroj, la nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono jam estas unu el la plej gravaj kaj vivipovaj duflankaj rilatoj de la mondo; la du landoj jam starigis inter si pli ol 60 dialogajn kaj interkonsiliĝajn kunlaborajn sistemojn, precipe la ĉin-usonajn strategian ekonomian dialogon kaj strategian dialogon, kiuj liveras gravan platformon al la du landoj por fari interŝanĝojn kaj kunlaborojn pri strategiaj problemoj koncernantaj gravajn interesojn; Ĉinio kaj Usono jam iris el la stato de kontraŭstaro unu al alia kaj fariĝis konstruivaj kunlaborantoj kun komunaj interesoj, tio estas tendenco konforma al la popola volo, kaj ankaŭ la rezulto de klopodoj de kelkgeneraciaj gvidantoj de la du landoj kaj prudentuloj de diversaj rondoj.